<$BlogRSDURL$>

7.2.08

Kabana semajnfino 2008! 

NJE elkore invitas vin al

KABANA SEMAJNFINO

en la arbaro de Østfold, unu kaj duona horo sudoriente de Oslo.

Venu por umi kun ni en mojosa etoso, for de ĉiu alia!

La kabano vin atendas vendredon la 4an de aprilo, kaj ni vojaĝos hejmen dimanĉon la 6an de aprilo. Estos kuna vojaĝo de Oslo per buseto la 3an (jes, la tagon antaŭe!) je la 18a horo, kaj per trajno la 4an je la 16a. Post tio vi devas mem trovi trajnon de Oslo ĝis Moss, kaj anonci vian alventempon en Moss al Heming (vidu kontaktinformojn sube) plej laste la 2an de aprilo.

Partoprenkotizo estas NOK 300 aŭ EUR 30. Rabato je NOK 100 aŭ EUR 10 se vi kontribuas al la programo. Ni akceptas norvegan monon kaj EUR-biletojn, kaj la sumo pagindas al bankokonto 0540.08.27364 nome de Norsk Esperantoungdom, Olaf Schous vei 18, 0572 Oslo, plej laste la 16an de marto. Kunportu vian kvitancon. Surloka kontanta pago eblas se vi tion anoncas en via aliĝo.

ALIĜILO
Por aliĝi, bonvolu sendi retpoŝton al kabana.semajnfino(a)silisium.net plej laste la 16an de marto kun la jenaj informoj pri vi:

Se en via aliĝilo mankas iun de la ĉisupraj informoj, ni divenos vin ĉionmanĝanton, rezignantan pri ajna lito, kaj sufiĉe perdiĝeman. SE VI NE MENCIAS VIAN NASKIĜJARON EN LA ALIĜILO, ĜI NE ESTOS TRAKTATA. Via aliĝo validos nur post skriba konfirmo de NJE.

Membroj de NJE kiuj loĝas ekster Oslo/Asker/Bærum rajtas je repago de 75 % de siaj vojaĝkostoj laŭ plej malmultekosta vojaĝmaniero, sed maksimume NOK 1000. Nepre kunportu kvitancojn aŭ kopiojn de biletoj. Monat- aŭ semajnkartoj por loka transporto ne estos repagitaj.

Se vi ricevos lokon en la buseto de Oslo la 3an, vi ricevos apartan retmesaĝon kun informoj pri kie kaj kiam trovi la buson.

PROGRAMO
Ĵaŭdon la 3an de aprilo
Alveno de gastigantoj kaj fruvenantoj
Hejtado kaj klarigo de la kabano
Vendredon la 4an de aprilo
Alveno de ĉiuj aliaj
Interkona vespero
Via programero
Sabaton la 5an de aprilo
Amuziĝa tago
Via programero
Dimanĉon la 6an de aprilo
Via programero
Pakado, ordigo kaj lavado
Forveturo je la 18:30 al trajnstacio en Moss
Forveturo je la 20:00 al Oslo

GRAVAJ INFORMOJ PRI LA EJO
Estas entute 8 litlokoj, el kiuj du estas okupataj de la gastigantoj. Do la ses unuaj aliĝintoj ricevos liton. Ĉiu alia dormos surplanke (kunprenu matraceton). Estas entute loko por 13 partoprenantoj (krom la gastigantoj), do via aliĝo validos nur post skriba konfirmo de NJE. En la konfirmo estos menciata ĉu vi ricevos liton kaj en kiu ĉambro vi dormos.

En la kabano loĝas unu hundo, do se vi alergias aŭ timas hundojn, vi partoprenas je propraj risko kaj respondeco. Kompreneble la hundo ne estas timinda ;-) Tamen, estas unu dormĉambro kie la hundo ne rajtas esti, do diru al ni, se vi alergias, kaj vi ricevos dormlokon en tiu ĉambro.

La kabano estas meze de granda arbaro, kaj la plej proksima kuracisto/vendejo/elektrokonekto/akva nesecejo estas unu horon for.

La kabano estas tradicia norvegstila, nome malgranda, kun elektro de sunkaptiloj nur por lumigxo, hejtado per ligno, kuirado per gaso aŭ ligno kaj ege primitiva necesejo (verdire sitelo) – kiun de tempo al tempo iu devas malplenigi.

Pro la distanco de la ejo al kie ajn, partatempa partoprenado eblas nur se vi venas per propra aŭto.

Ĉiujn rubaĵojn necesas reporti hejmen. Nepre NE ĵetu rubojn ekstere.

Fumi vi rajtas fari ekstere, sed nepre kolektu ĉiun cindron kaj cigaredrestaĵojn en cindrujo. Nepre ne malplenigu cindrujon ekstere, en la necesejon aŭ en la fornon, sed ĉiam nur en la cindrositelon.

La ĉirkaŭaĵo estas belega, kun multaj eblecoj por longaj kaj mallongaj promenoj en la pura naturo aŭ sur la vojetoj. Ĉe la vojetoj estas aliaj kabanoj, bonvolu respekti la privatecon de ili kaj iliaj enloĝantoj.

Pro tio ke ne estas akvo en la kabano, vi lavos vian korpon per unu el du metodoj
1. sola, per lavtuketo (kiun vi mem kunportas) kaj varma akvo en lavujon,
2. aux kun amiko ekstere, kie oni verŝas aŭ ĵetas akvon unu sur la alia ĝis ambaŭ estas puraj.

NEPRE KUNPORTU

Por aliaj informoj kontaktu nin per retpoŝto al kabana.semajnfino(a)silisium.net aŭ voku Heming telefone per 402 04 250 (SMS eblas).

Etiketter: , , , ,


(2) komentoj

3.7.05

Rapport fra landsmøtet 

Signe Christophersen fra Oslo er ny leder i Norsk esperanto-ungdom etter landsmøtet på Morokulien 11. juni. Med seg i styret får hun to "veteraner" og to nye styremedlemmer.

Her er rapporten fra landsmøtet:

NORVEGA JUNULARO ESPERANTISTA

Raporto de la ĝenerala kunveno en Morokulien la 11an de junio 2005
Ĉeestis 5 membroj.

1. LA KUNVOKO: aprobita.

2. GVIDANTO DE LA KUNVENO KAJ PROTOKOLANTO: elektiĝis respektive Leif Arne Storset kaj Kai Salvesen.

3. JARRAPORTOJ 2003 KAJ 2004: aprobitaj, sed kun jenaj ŝanĝoj kaj aldonoj:
En la jarraporto de 2003, sub "propraj aranĝoj": "Ĝi okazis en la kabano Streptokåken i Bærumsmarka."

En la jarraporto de 2004, sub "administrado": "NJE havis 24 pagintajn membrojn je 31.12.04 (en 2003: 33)." Ni forigis la frazon "Ĝis nun en 2005 NJE ricevis 7 novajn membrojn", ĉar, kvankam almenaù kelkaj el ili membriĝis en la lasta kvarono de 2004, tio ĉi estas afero de 2005. Sub "internacia kunlaboro": "En Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kovrov, Rusio, partoprenis kelkaj norvegoj, el kiuj unu estas membro de NJE. Neniu reprezentis NJE en la komitatkunsido de TEJO." Redakta ŝanĝo: "NJE jure respondecas pri la duono de la buĝeto de la projekto kaj pri la realigo de la aktivecoj kontraktitaj kun Barne-, ungdoms- og familiedirektoratet, kiu administras la programon YOUTH en Norvegio." Sub financoj: "Kiel la jarkalkulo montras..."

4. JARKALKULOJ 2003 KAJ 2004
JARKALKULO 2003: aprobita kondiĉe ke la kasisto aperigu en ĝi la ŝuldon al la legaco Uhlen kaj ke la revizoro ne havos ceterajn rimarkigojn.

JARKALKULO 2004: ne aprobita. La ĝenerala kunveno opiniis ke estas multaj ne-klaraĵoj rilate al la projekto Interkulturo. Laù la kalkulo ni ricevis 122.565 kr. de YOUTH. Laù la jarraporto la sumo estu 163.420 kr. Al kio ŝuldiĝas tiu malakordo? El la mono ricevita de YOUTH la projekto Interkulturo asignis 6.128 kr. al NJE kiel kompenson pro niaj laboro kaj elspezoj rilate al la monpeto. Devus aperi pli klare en la jarkalkulo ke estas tiel. La sumo indikita ĉe "stønad" en la raporto estas ne tuj komprenebla, ĉar ĝi inkluzivas ne la tutan sumon ricevita de YOUTH, sed la tutan sumon minus la 6.128 kr. Ni traktos la kalkulon denove dum la venonta ĝenerala kunveno.

5. ELEKTOJ
prezidanto: Signe Christophersen (nova en la ofico)
vic-prezidanto: vakas
kasisto: Leif Arne Storset (reel.)
sekretario: Kai Salvesen (reel.)
estrarano: Aleksander Helgaker (nova)
anstataùanto: Judith Parelie Mortensen (nova)
revizoro: Arne Olav Mjøen
vic-revizoro: Kristina Kvamme Nygård

La ĝenerala kunveno lasas al la estraro mem trovi vic-prezidanton. Leif Arne Storset provizore funkcias kiel vic-prezidanto.

Leif Arne Storset estas amaskomunikila kontaktulo (pressetalsmann) de NJE.

6. LABORPLANO
La ĝenerala kunveno diskutis la agadon kaj venis al tiuj ĉi konkludoj:

A. INTERNA AGADO
Ni trovu redaktoron por niaj retpaĝoj kaj zorgu ke ili estos regule ĝisdatigataj. Inter Ni Dirite aperu en ĉiu numero de Norvega Esperantisto. Ni aranĝu ion socialan minimume du fojojn jare (kabansemajnfinoj, kaĉ-vesperoj antaù julo, film-vesperoj...). Ni sendu leteron al la membroj minimume du fojojn jare. Ni instigu niajn membrojn partopreni en Esperanto-aranĝoj kaj ekspluati la ceterajn praktikajn eblojn de la lingvo. Se eble ni ankaù helpu ilin fari tion, ekzemple per komunaj vojaĝoj al eksterlandaj aranĝoj. Ni provu aktivigu la nje-liston.

B. INTERNACIA LABORO
Ni ne prioritatos internacian laboron (aranĝo de seminarioj ktp.), sed daùrigos nian kunlaboradon kun TEJO.

C. EKSTERA AGADO
Ni tenu niajn broŝurojn ĝisdatigitaj kaj klopodu distribui ilin. Ni ne prioritatas proprajn kursojn por komencantoj sed reklamos kursojn aranĝatajn de aliaj. Interreto: vd. sub interna agado.

D. KUNLABORO KUN ALIAJ ORGANIZAĴOJ
Ni tenu kontakton kun aliaj organizaĵoj por doni laùeble bonan servon al niaj memboj. Ni celu informi pri aktualaj aranĝoj okazantaj en lokaj kluboj, en la Studenta Esperanto-Societo kaj aliloke. Ni invitu membrojn de la ceteraj nordiaj junularaj organizaĵoj partopreni en niaj propraj aranĝoj.

7. CETERAJ DECIDOJ
A. La ĝenarala kunveno admonas la estraron lumigi kelkajn flankojn de nia rolo en la projekto Interkulturo:

1) YOUTH (pere de Barne, ungdoms- og familedirektoratet) asignis NOK 163.420 al la projekto. En la jarraporto staras ke ni ricevis tiun sumon, sed laù la jarkalkulo ni ricevis nur NOK 122.565. Kio ĝustas? Ĉu ni eventuale postulu la restaĵon?

2) NJE sendis la plej grandan parton de la sumo al alia organizaĵo en eksterlando (ILEI), kvankam NJE ŝajne ankoraù respondecas pri la tuta sumo. Ĉu ni ricevos ian raporton pri la uzo de la mono? Ĉu Interkulturo havas propran estraron kun kiu ni povas rilati?

B. La ĝenerala kunveno admonas la estraron regule kunveni.

(0) komentoj

6.6.05

Årsmøte i Norsk esperanto-ungdom 

Norsk esperanto-ungdom held årsmøte på Morokulien laurdag 11. juni under den norske esperantokongressen. Det blir gjennomgang av årsmeldingane og rekneskapane for 2003 og 2004 og val av nytt styre. Er du interessert i å kome på årsmøtet, ta kontakt med Kai på kai.salvesen@operamail.com

(0) komentoj

9.5.05

Tromsø-band med esperantosider 

Tromsø-bandet Vajas har nå fått nettsider på esperanto.

Vajas består av joikeren Ánde Somby, fiolinist Kristin Mellem og syntheziser-trollmann Nils Johansen (fra Bel Canto). Gruppa har det siste året holdt konserter i bla. på by:Larm, Riddu Riđđu, Vinterfestuka og i Taiwan, Praha og Marokko.

Mer informasjon, tekster og musikk finner du på www.vajas.info

Sidene finnes nå på fjorten språk. Ansvarlig for esperanto-versjonen er Bård Hekland.

(1) komentoj

Sju nye medlemmer! 

Styremedlem Leif Arne Storset har halde kurs for nybegynnarar i Oslo. Resultatet er sju nye medlemmer i esperanto-ungdommen. Gratulerer til kurshaldaren, her må han ha gjort ein skikkeleg jobb. Og velkomen til dei nye medlemmene!

Me har framleis plass til fleire. Er du ikkje med i Norsk esperanto-ungdom, kan du melde deg inn på dette skjemaet.

(0) komentoj

Årsmelding Norsk esperanto-ungdom/Norvega Junularo Esperantista 2004 

Dette er ein førebels versjon av årsmeldinga, som vil bli handsama på landsmøtet i Norsk esperanto-ungdom 11. juni på Morokulien (sjå NEL sine sider om den norske esperantokongressen 2005).

Administrado
la estraro (elektita 2003) konsistis el
Heming Welde Thorbjørnsen, prezidanto
Bjørn A. Bojesen, vic-prezidanto
Kai Salve Salvesen, sekretario
Leif Arne Storset, kasisto
Signe Christophersen, estrarano
Bård Hekland, estrarano

Estis neniu estrarkunveno en 2004. Ĉiuj diskutoj kaj decidoj estis farataj retpoŝte.
NJE havis 24 pagintajn membrojn je 31.12.04. (Je 31.12.03: 31.) Unu nova membro pagis la kotizon en la lasta kvarono de la jaro kaj estas kalkulata kiel membro ekde 2005.

Aranĝoj por la membraro
Ni nenion aranĝis dum 2004.

Interna komunikado kaj informado
Inter Ni Dirite aperis 4-foje en Norvega Esperantisto, kun 3 ĝis 4 paĝoj. La estraranoj prizorgis ĝin laŭ vica sistemo. En IND aperis plejparte movadaĵoj, sed ankaŭ kelkaj artikoloj pri aliaj temoj.

NJE havas retan dissendliston (nje-listo@esperanto.no), sed ĝi ne estas multe uzata.

Ekstera informado
Bård Hekland prizorgas nian interretan paĝaron. Ni konstatis ke ne eblas regule ĝisdatigi la paĝojn kiujn kreis David-Emil Wickström antaŭ kelkaj jaroj, do la nuna retejo konsistas el simpla paĝo sub www.esperanto.no/nje kun enkonduka mesaĝo, listo de estraranoj kaj ligilo al nia novaĵpaĝo. Tiu novaĵpaĝo estas blogo kiun Bård kreis en la komenco de la jaro. Dum la tuta jaro li publikigadis diversajn aktualajn informojn tie, inkluzive selektitajn erojn de Inter Ni Dirite.

Bård Hekland kaj Heming W. Thorbjørnsen kreis norvegan version de www.lernu.net.

Internacia kunlaboro
En Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kovrov, Rusio, partoprenis kelkaj norvegoj, sed neniu NJE-membro. Sekve neniu reprezentis NJE dum la komitatkunsido de TEJO.

Heming W. Thorbjørnsen estis norvega komitatano A en TEJO en la komenco de la jaro kaj maje reelektiĝis por la periodo 2004-6.

Dum la jaro Heming W. Thorbjørnsen estis aktiva kunlaboranto en la projekto Interkulturo, kiu celas starigi kulturinterŝanĝan reton por junuloj en Eŭropo (vd. www.interkulturo.net). Ekde majo 2004 NJE estas oficiala kunlabora organizo de tiu projekto, kaj NJE prenis sur sin la taskon peti subvencion de la fonduso Ung i Europa (YOUTH). Ni nomumis Heming kiel nian reprezentanton en la projekto kaj kiel jure respondecan pri la monpeto. Oni ricevis NOK 163 420 por la unua projektperiodo (unujara).

ILEI prizorgas la buĝeton kaj la kalkulon de Projekto Interkulturo (tial la mono nun estas en ilia konto). (NJE jure respondecas pri duono de la buĝeto de la projekto kaj pri la realizado de la kun BUFA (YOUTH) kontraktitaj aktivaĵoj, sed ILEI posedas la projekton kaj respondecas pri ĉiuj praktikaĵoj.) Okazis plankunveno (malfermo de la projektperiodo) en Oslo 22-25 septembro.

Heming ankaŭ partoprenis TEJO-seminarion pri projektmastrumado, monpetado kaj lobiado en Bruselo 29 februaro ĝis 7 marto, en seminario pri instruado en Sarajevo 21-28 marto, kaj en seminario pri projektgvidado en internaciaj junulaj organizoj en Strasburgo 3-10 oktobro.

Financoj
La jarkalkulo de 2004 montras profiton de 5713,28 kr.
Ni ricevis 6 128,25 kr. (5 % de la tuta subvencio) pro la administrativa rolo en Projekto Interkulturo.

Pro la malmulto de aktiveco en NJE nia sola elspezo (krom bankkotizoj) estis repago de subvencio al Legaco Uhlen. Tio estas subvencio kiun NJE ricevis antaŭe, sed ne uzis.
La bilanco ŝajnas grandega (kr 104 344,30) pro la prizorgado de la mono por Projekto Interkulturo. Kiel la ciferoj montras, 78 226,45 kr. apartenas al tiu.

Konkludo
En 2004 NJE estis preskaŭ sen aktiveco. Sed nia prezidanto kunlaboris nome de NJE en la internacia projekto Interkulturo, ni sukcesis redakti Inter Ni Dirite sufiĉe regule, kaj aperadis utilaj informoj en nia novaĵpaĝo en Interreto.

(1) komentoj

2.5.05

Lernu! i oppdatert versjon 

Vil du lære esperanto?

www.lernu.net finn du det du treng. No er den norske versjonen oppdatert. Bortsett frå biletordboka skal alt vere omsett. Prøv og lær!

(0) komentoj

14.4.05

Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) denove en Finnlando 

La duan fojon sinsekve okazos KEF en Helsinko, pli precize inter la 16a
kaj 23a de julio ĉi-jare. Sume eblas diri, ke estos bonaj bandoj,
interesaj verkistoj kaj multe da kultura umado, en kiu ankaŭ aktive povos
partopreni «ordinaraj» vizitantoj.

Temo estas «Korpo kaj kulturo», kaj la
aranĝantoj listigas 30 kialojn por veni al KEF somerferie: Dolchamar (eĉ
akustike!), Esperanto Desperado, JoMo kaj Liberecanoj, Alejandro
Cossavella kaj Porkoj, Flavio Fonseca, Martin Wiese, Ĵomart, Nataŝa kaj
Karina, Timo Väänänen kaj elektra kanteleo, Liisa Viinanen kaj «preskaŭ
tutvespera esperanta opero», Fraŭlino Barlaston, nova finna teatra grupo,
Arnau Torras, Duplustro, Floreal Martorell, Jorge Camacho, Sten Johansson,
Anja Karkiainen, David-Emil Wickström, ŝamana vespero en finna naturo,
filmodublado, voĉouzado, esperanta karaokeo kun viva bando, filmoj kaj
teatraĵoj, komiksekspozicioj, korpolingvo, erotika poezio, viroj kaj
virinoj de literaturo, ĉiumatena aerobiko laŭ espomuziko, diskotekoj kaj
ĉiunokta dancado, aparta infana programo kaj dum-KEFa infanvartejo.

Laŭ tiu ĉi programo, KEF estos granda konkuranto al IJK kaj UK por tiu
kiu nur volas unu esperantoaranĝon ĉeesti ĉi-somere. Trovu pliajn
informojn ĉe www.esperanto.fi/kef2005/

(0) komentoj

13.4.05

Volapüg aperas nun ankaŭ surpapere 

Volapüg estis ĝis nun reta humorgazeto, konsultebla ĉe www.volapug.net.
Ĵus aperis la kvara numero, kiun vi povas perkomputile frandi.
Kiel novaĵo, parto de la enhavo aperas ankaŭ surpapere kaj mendeblas de
la retpaĝo por 2 eŭroj plus sendokostoj.

Internacie humorumi ne facilas, ja tiom malsamas la scioj, moroj kaj
kulturaj kadroj de diverslandaj esperantoparolantoj. La volapüg-a
redaktantaro francdevenas, sed provas fari filmojn, bildstriojn kaj
anekdotojn ridigajn por tutmonda publiko. Almenaŭ mi ridetis multfoje
legante la tri unuajn numerojn, kaj invitas vin ĝui kaj ilin kaj la nun
ĵus aperintan freŝaĵon!

Bård

(0) komentoj

12.4.05

Pollando invitas al IJK 

Første veka i august kan du ta del i verdas største og mest spennande esperantoarrangement for ungdom: Internacia Junulara Kongreso, denne gongen i Zakopane i Polen.

Someraj ferioj baldaŭas! Se vi ankoraŭ nenion planas por la unua semajno
de aŭgusto, nepre aliĝu al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos
ekde 31-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto 2005 en Zakopane. Pri la planoj por
la plej grava junulara renkontiĝo dum la jaro rakontas Anna Bichta -
LKKanino, kiu respondecas pri informado.

KION VALORAS SCII PRI LA NUNJARA KONGRESURBO?
Zakopane - loko tre populara ĉe turistoj - troviĝas sude en Pollando, en
Tatry-montaro. Poloj, certe prave, nomas ĝin «la vintra ĉefurbo de
Pollando». Sportemuloj povas tie skii, sledi, neĝtabuli. Tamen la
organizantoj de IJK diras pli: «Zakopane: vintra ĉefurbo de Pollando -
somera ĉefurbo de Esperanto».

La plej grava kaŭzo por elekti Zakopane estis tiu, ke ĝi apartenas al la
plej belaj urboj de Pollando. Ni volas, ke niaj gastoj povu iom sperti la
lokan kulturon, ekzemple rigardi montaran arkitekturon aŭ gustumi
tradician ŝafan fromaĝon oscypek. Krome Zakopane havas tre oportunan
situon, ĝi troviĝas en la centro de Eŭropo, same proksima al
esperantistoj el oriento kaj okcidento.

Oportuna estas ankaŭ la dato! Kiu volas pasigi la tutan feriadon kun
Esperanto, tiu havas nekredeblan ŝancon - oni povas unue partopreni UK-n
en Vilno, poste veturi al Zakopane kaj fine viziti IJS-n en Hungario. Tio
estas absolute unika ŝanco, des pli ke ankaŭ interloka vojaĝado estas
facila!

Fine gravas, ke en Zakopane tute ne estas kuloj... :-)

KIO ESTOS LA NUNJARA KONGRESTEMO?
La temo de nia kongreso estas «Unueco en diverseco» Ni volas diskuti la
plej gravajn aspektojn de egalrajteco - ni interparolos pri lingvoj,
minoritatoj, handikapuloj, religioj... Ne ĉiuj planoj ankoraŭ certas,
sed niaj ideoj estas jenaj: Ni jam scias tutcerte, ke lundo estos la tago
de minoritatoj kaj samtempe tago de Pollando. Ni organizos prelegojn,
kursojn, interkonajn okupojn, ekskurson tra la urbo kaj koncertojn de loka
folklora muzikgrupo kaj pola rok-muzika grupo «Hotel Zacisze» (Ili ne
estas esperantistoj, sed ni volas, ke ili kantu Esperante. Eble ni
sukcesos!)

Mardo estos la lingva tago. De mateno ĝis vespero okazos
multaj prezentoj, pri kiuj ni baldaŭ detale skribos en nia ttt-ejo
(www.tejo.org/ijk). Vespere speciale por ni koncertos muzikgrupo
«Esperanto Desperado». Merkrede okazos tuttagaj ekskursoj. Ĵaŭde ni
prezentiĝos al loĝantoj kaj turistoj en Zakopane - en la urba parko
okazos Lingva Festivalo kaj koncerto de bonkonata franca kanzonisto JoMo.
Poste verŝajne okazos ankaŭ koncerto de iom ekstremeca Esperanta
rokmuzika grupo el Pollando «Krio de Morto». Ni planas ankaŭ elekti «la
reĝinon de Esperantujo». Vendredo estos la tago de religioj kaj teatraj
spektakloj. Sabate temos pri handikapuloj kaj estos la tempo konkludi nian
pripensadon pri «Unueco en diverseco».

VI MENCIIS TUTTAGAJN EKSKURSOJN. KION ONI POVOS VIZITI?
Ĉiu havos kelkajn eblojn. Ni organizos ekskurson al Auschwitz Birkenau -
dummilita hitlera koncentrejo, kie oni ekstermis pli ol unu milionon da
homoj. Alternative oni povos viziti la salminejon en Wieliczka
(Vjeliĉka), kien ekskursis ankaŭ Zamenhof dum UK 1912 en Krakovo. Dum
reveno el la salminejo okazos vizitado de Krakovo, iama ĉefurbo de
Pollando. Krome por naturŝatantoj ni planas organizi ekskurson al la
Nacia Parko de Tatry-montaro.

ONI POVOS PARTOPRENI ANKAŭ DIVERSAJN SEMINARIOJN, KURSOJN KAJ ALIAJN
ALLOGAJN OKUPOJN...
Jes, okazos la seminario «Flugiloj» por junaj instruistoj de Esperanto kaj
ankaŭ «E@I» - seminario pri popularigado de Esperanto en la Interreto. Ni
planas kursojn pri la pola lingvo, gestlingvo, pentrado sur vitro kaj
taiĉio. Ĉiuvespere funkcios kongresaj kafejoj kaj oni povos rigardi
filmojn en E-kinejo. Mi rekomendas al ĉiuj promenojn al Nacia Parko de
Tatry-montaro (kaj la matenan gimnastikon:). Ĉiu devus trovi programerojn
interesajn por si. Kaj evidente dum la kongreso oni povos interparoli en
unu komuna lingvo

KIEL STATAS LA PREPAROJ AL IJK EN POLLANDO?
Dank' al la urbestraro de Zakopane ĉiuj preparoj progresas laŭritme. Nun
ni prilaboras programajn detalojn. Se iu havas ankoraŭ interesan ideon
ligitan kun la temo kaj volas gvidi iun programeron, ni kore invitas! Por
ĉiuj kontribuantoj estos rabatoj. Mi ankoraŭfoje rekomendas viziti la
ttt-ejon www.tejo.org/ijk. Ĝuste tie oni povas aliĝi kaj kreskigi la jam
260-opan grupon da partoprenantoj.

La alta protektanto de IJK konsentis esti la prezidento de Pollando,
Aleksander Kwas´niewski, kiu plenumis jam ĉi tiun funkcion dum IJK 1986,
tiam kiel ministro pri junularo. Nun ni serĉas amikajn amaskomunikilojn,
kiuj volos patroni al la kongreso.

Ni kore invitas ĉiujn esperantistojn el la tuta mondo - venu al Zakopane
inter 31-a de julio kaj 7-a de aŭgusto 2005. Ni kune amuziĝu - espereble
ankaŭ Esperanto iom profitos el tio!

(0) komentoj

3.3.05

Internacia semajnebrio 

Har du lyst til å ta del i eit internasjonalt esperanto-arrangement? Ikkje heilt sikker? Då er kanskje denne skildringa av nyttårsfeiringa under «Internacia Seminario» i Tyskland det som skal til for at du legg i veg.

Fidelaj legantoj de IND eble memoras mian priskribon de Germania*,
junulara Esperanto-aranĝo «Internacia Seminario» (IS) antaŭ tri jaroj
(jarŝanĝe 2001-2002 en Rottenburg an der Wümme, proksime de Bremen).
Post la ĵusa julo mi denove kaptis la okazon ĉeesti unu el la plej
grandaj junulararanĝoj de Esperantio. Ĝi okazontis inter la 27-a de
decembro 2004 ĝis la 3-a de januaro 2005 en tute alia parto de ĉi granda
ĝermana lando, nome en Wetzlar en Hessen (landero de Frankfurt, proksime
de Luksemburgo).

Malgraŭ certaj malbonaj spertoj de mia unua IS - serĉu
mem en via magazina stokejo! - mi eksentis vojaĝemon, kaj iomete la
ĉiaman timon «perdi ion spertindan». Certe ja okazas pli da
eksterordinaraĵoj en tipa IS ol dum tipa silvestra nokto en mia infanaĝa
Sauda.

Unu plendon mi jam havas: la ek-dato. En niaj tradiciemaj Nordiaj socioj
oni ja ofte plucelebras julon eĉ post la 26-a, kaj ĉiukaze malfacilas
por multaj Nordianoj atingi IS ĝustatempe sen ekiri dum la dua jultago.
Mi ekiris la 28-an, kaj alvenis frumatene la 29-an, jam perdinte du
tagojn. Kial ne antaŭenigi la aranĝon je 2-3 tagoj? Multaj homoj ja venas
al IS nur por silvestrumi, kaj tiuj kiuj emas plion kutime havas kelkajn
tagojn en januaro antaŭ ekoj de laboro kaj studado.

Tro ofte mi forgesis la praktikajn aspektojn de kunveno. En 2001 mi aŭdace
pertrajnis tra suda Norvegio kaj Jutlando, apenaŭ eltenante la plej
malvarman nokton de mia vivo en la stratoj de Hirtshals. «Frostinta infano
timas glacion», per revortigo de la norvega proverbo, kaj ĉi-foje mi
(ŝajne) agis pli prudente.

Intertempe ja invadis Eŭropon RyanAir, tiu mirinda, preskaŭ-senpaga avikompanio!
Paginte malpli ol mi kutime pagas por vojaĝo inter Sauda kaj mia studurbo Bergen, mi flugis ekde HaugesundLondonen, kaj de Londono al Frankfurt. Mi povus verki himnon pri RyanAir.

Ĉio pasis glate kaj senprobleme (kaj mi eĉ sidadis en la 13-a seĝaro -
kies superŝildon oni ŝanĝis al «14» ĝuste pro tia superstiĉo!). Nura
iritaĵo estis la plurhora atendo en flughaveno Stansted, kie la
informisto solnur parolis koknean dialekton kaj ŝajnis suspekti ĉiun
neAnglon pri planado de terorismaj atencoj. Male mi certe povus verki
elegion pri Germanaj* trajnstacioj dumnokte decembre. Aĉas la noktaj
konektoj al etaj lokoj, kaj dum la fruaj horoj ne estas ie ajn por sidi
krom ekstere. Mi tro frostis por vere dormi, kaj mi finfine alvenis la
junulargastejon matene la 29-an en sufiĉe zombia stato. Dua plendeto: la
organizado estis tro fuŝa, kaj mi devis atendi ĝis tagmezo por havi
propran liton. La revojaĝo estis pli terura, kaj rehejme en la domo de
mia familio en Sauda mi ekvomis.

Simple spertenda
Ĉu tamen indas iri al IS? Certe jes! Vojaĝado, dormado ktp. estas tute
flankaj aferoj. La etoso de tia Esperanto-aranĝo dum ties plej bonaj
momentoj estas neskribebla, simple spertenda. Rerenkonti malnovajn
geamikojn el ĉiaj landoj kaj ekrenkonti novajn plene kompensas ĉiun
penon atingi la ejon.

Interparoli Esperante kun Hispanoj, Rusoj, Angloj
sen ke iu havas lingvan superecon je la aliaj, nekredeble bonsentigas
onin. La vortoj tiom nature fluas kaj elbuŝiĝas kun senco tiom proksima
al la intenco.

Mi iam legis eseon de Odd Børretzen, kie li priskribas
okazon, kiam li kiel juna viro dormis en sama ĉambro kiel iu
ne-norvegino. Børretzen tiam kuraĝigis sin kaj demandis Angle al la
junulino: «Why don't you lie down here in the bed with me?» (aŭ
similaĵon, mi citas laŭ memoro; Esperante tio estas «Kial vi ne ekkuŝas
ĉi tien en la liton kun mi?») Esee komentas Børretzen, ke tion li neniam
kuraĝus diri per la Norvega. Legante tion, mi ekpensis ke Børretzen
neniam lernis Esperanton. Per tio mi ne volas diri, ke mi en Wetzlar
trovis min en ĝuste tiu situacio :-), nur ke mi ofte sentas ke mi pli
libere esprimas min per Esperanto ol per aliaj lingvoj. Aŭ eble estas io
en Esperantio, senkonsidere de lingvo. Mi ankoraŭ ridete rememoras la
Bamban de IJK en Svedio en 2003, kie tiom nervoze vang-kisetis la lokaj
gejunuloj, kaj tiom ŝmace kisadis la Esperantistoj!

Esperantlingva regeo
Kelkaspekte ĉi IS montriĝis malklimakso kompare kun tiu de 2001. Mi tute
ne tiom dancis, eble ĉar la diskoteko tro malgrandis, aŭ, espereble ne,
ĉar mi ĉi-foje portis tri pluajn jarojn surŝultre. Ankaŭ La Bamban oni
tre malmulte ludis. La partoprenantaro estis pli homogene Eŭropa ĉi-jare,
kun manpleno da Amerikanoj, unu ekzila Afrikano, kaj neniuj Azianoj aŭ
Oceanianoj.

Ankaŭ ĉeestis miaopinie tro da maljunuloj en laŭdire «junula»
aranĝo. Sed tio estas daŭra problemo en Esperantaj junulararanĝoj -
homoj amuziĝas kaj ŝajne ne volas agnoski la tempopason, asertante ke
«mi sentas min kiel deksepjaraĝulino» kaj simile, kvankam ĉiuj aliaj
povas vidi ke temas pri sepdekjaraĝa damo. - La menciita Afrikano ne
estis iuajnulo, sed Dennis Rock Tamba, l'unua stelo sur la regea ĉielo de
Esperantio. Ĝis nun preskaŭ tute mankis Esperantlingva regeo, sed nun
ankaŭ tiu truo ŝtopiĝis. Li kaj lia bando «La Rolls» faris laŭ mi brilan
spektaklon, kiu dancigis proksimume ĉiujn per freŝa mikso de Eŭropa roko
kaj Afrik-stila regeo.

Nature ankaŭ okazis aliaj distroj. Mi interalie estis unu tagon ekskurse
en Marburg, interesa urbo kun morda decembra frosto, kaj spektis bonegan
Japanan desegnofilmon «Mia najbaro Totoro» kun Espaj subtitoloj. Kaj nun
mi preskaŭ preteratentas ke fakte estis seminario. Laŭ mia malnova PIV
«seminario» havas du signifojn: 1. Lernejo, kie oni instruas la
kandidatojn al la pastreco. 2. En instituto, altlernejo, fakultato ks,
praktika kurso, en kiu la instruado estas miksita kun diskutoj inter
malgrandaj laborgrupoj. - Ĉar ne multe pastrecis la konduto de la
partoprenantaro, plej proksimas la dua difino, kvankam ja troviĝis pluraj
kursoj kaj prelegoj, kaj ne ĉiuj vere praktikaj.

Kiel ĉiuj IS ankaŭ la jena havis «temon», kiu kiel ĉiam estis io pri kulturo. (Kombinu du
hazardajn radikojn el la aro kultur', komunik', divers', problem', lingv',
politik', demokrati', ekologi', kaj vi havos taŭgan IS-temon.) Mi ne multe
rimarkis la temon - mi parte partoprenis kurseton pri la interesa
planlingvo Toki Pona, aŭskultis strangan prelegon pri Korsiko (historio,
politiko), kaj ĝenerale dormis dum pasis la temaj programeroj.

Miatakse la tuta afero pri «seminario» funkcias nur kiel preteksto por libere
drinki kaj amindumi dum semajno. Iuj prelegoj vere estas interesaj, sed ne
pro ili homoj el foraj landoj vojaĝis tiom longe. Nomi ĉi plilongigitan
silvestran feston «seminario» (kaj ne fari kiel la Francoj kun sia
«Festo») vere estas ruza truko, komparebla al la multaj drinkejoj
nomiĝantaj «La Oficejo» ks: Tio donas pli da seriozeco kaj akcepto (kaj
subtenmono!) al neseriozaĵo: [Telefona voĉo:] «Kie vi estas?» - «Mi
estas en La Oficejo!»/«Mi estas en seminario!»

Tuttagnoktan aliron
Super ĉio la jarŝanĝa aŭ silvestra festo. L'etoso leviĝis, homoj
portis siajn plej bonajn kunportitajn vestojn, kaj ĉiuj, eĉ la
memzorgantoj, havis tutnoktan aliron al grandioza, frida bufedo. Surprize
bongusta spite al ĝia antaŭpreparo en junulargasteja kuirejo. Kaj
kompreneble forglitadis grandaj kvantoj da mmm-a Germana biero...

La plej amuza afero estis ke ĉiuhore ekde la deka vespere ĝis la sepa matene iuj
homoj tostis kaj interdeziris «Feliĉan novan jaron!» Tiel ĉi ni memoris
pri la jarŝanĝoj en ĉiu horzono kie loĝis partoprenantoj, komencante
per la rusia nova jaro kaj finante per la Meksika.

Je la Germania kaj Norvegia horloĝbato 0:00 ĉiuj freneziĝis, kaj
raketoj eksplodis ekstere. Tamen malpli ol kutime, supozeble pro la cunama
katastrofo en Azio.

Kiel lastfoje mi volas fini per riproĉo de la Norvegaj junaj
esperantistoj. Kie vi estis? Kiel vi povas maltrafi tian gravan
Esperanto-aranĝon? Estis surprize multaj Danoj tie, kaj mi ĝoje
krokodilis kun ili. Mi kutime sentas min pli Dana ol Norvega, kaj iel
estas honto por NJE ke mi estis ĝia sola reprezentanto tie. Do, venu,
venu homoj, al la venonta IS! Vi ne pentos.

Bjørn A. Bojesen
* Mi ĉiam skribas gentonomojn kaj ties adjektivojn kun komenca majusklo.
BB

(0) komentoj

7.12.04

Fleirspråkleg kulturopplæring 

Internasjonal kulturopplæring på tvers av språk- og landegrenser, dette er målet for prosjektet Interkulturo, som hadde planleggingsmøte i Oslo i oktober. Arrangøren var Norsk esperanto-ungdom. Prosjektet skal hjelpa ungdommar frå heile verda som lærer eller kan esperanto, engelsk, fransk, tysk eller russisk til å læra om kulturelle tema, samstundes som dei øver seg på det aktuelle språket. Hovudtilbodet er nettstaden www.interkulturo.net som lèt folk gjera alt dette virtuelt, men det vert og internasjonale treff neste år. Interkulturo er eit samarbeidsprosjekt mellom Norsk esperanto-ungdom og ei rekkje søsterorganisasjonar frå fleire andre europeiske land.

Initiativet kom frå den internasjonale esperantolærarorganisasjonen ILEI. Prosjektet er m.a. finansiert av EU og av Barne- og familiedepartementet, og har budsjettramme i overkant av 320 000 kr. Rundt 162 000 av desse kjem frå Noreg.

hwt
[frå Esperanto-nytt 3/2004]

(0) komentoj

Juleboikott? 

Er du medlem i Norsk esperanto-ungdom får du blant annet bladet Norvega Esperantisto seks ganger i året. Stort sett inneholder det ungdomssidene Inter Ni Dirite ("Mellom oss sagt"), som er åpne for de fleste tema. Til og med humoristisk er det lov å være.

Fra IND 6/2004 har vi sakset denne tilsynelatende svært negative artikkelen om høytiden som står for døren.

BOJKOTU LA JULON
Kiam vi legas tion ĉi vi certe estas tro plenplena de antaŭjulaj zorgoj.Supozeble vi ne povas dormi, ĉar vi malfruas pri la julaj farendaĵoj: aĉetado, kuirado, bakado, ordigado, purigado, ornamado, julkartumado, donacado, aĉetado, kuirado, bakado, ordigado, purigado, ornamado,julkartumado, donacado... Eble vi jam svenis en butikcentro pro streĉo, puŝantaj homamasoj, vicoj, varmego, la senĉesa, terura muziko... Se jes, vi ne estas sola.

Kaj ĉio ĉi por ke la familio povu celebri pacan, blankan julon. Misupozas ke vi kutimas esti seniluziigita. Tiu ĉi artikolo temas pri la nigra flanko de la julo.

La unua problemo pri la julo estas, laŭ mi, ke ĝi tro temas pri la familio. Dum la plej sanktaj julaj tagoj, oni estas ligita mane kaj piede al la familio, al la hejmo. Tiel estas por preskaŭ ĉiuj - kaj se ne estas tiel por vi, vi verŝajne tamen tediĝas dum la julo ĉar ĉiuj aliaj estas okupataj en siaj familioj. Homoj sen familio estas ekskluditaj de la histeria familia agrableco.

Sed ĉu la familia julo estas tiom agrablega en la vera vivo? La ĉiama babilado pri blanka julo montras kiom da problemoj oni havas agrable interparoli kaj kunesti. (Cetere oni nepripensas la oldajn virinojn kiuj rompas sian femurkolon kiam oni preĝas pri blanka julo.) La eksterordinare multaj vokoj al krizokazaj numeroj por infanoj kaj al advokataj oficejoj kiuj laboras pri separo kaj divorco montras ke ofte katastrofo estas la rezulto. Kaj eĉ se ne estas tia katastrofo, ofte estas trista fendo inter la harmoniega imago kaj la realo.

Alia idealo estas ke oni estu kristanoj dum la julo. Ankaŭ en tiu ĉirilato oni vidas fendon inter imago kaj realo. En nia lando sufiĉe multaj homoj estas membroj de kristana eklezio. Plej multaj el ili nur kristanas unu fojon jare - dumjule. Ili ofte estas nomataj julkristanaj. Homoj interpretas tiun ĉi fakton en tre diversaj manieroj. Mi volas nur konstati ke fakte la diservoj neniam tiom komikas - aŭ tragikas - kiom la 24an de decembro.

En diservoj estas multaj reguloj pri kiel konduti, kiujn julkristanoj ne konas. Lastfoje kiam mi estis en diservo jule, neniu levis sin dum venis la procesio. Lerneja muzikantaro ludis nekredeble malbelan muzikon - nur je la fino mi komprenis kio estis, nome «Ho, verda, brilaarbo, bonan tagon». Dum la diservo ankaŭ sonoris du aŭ tri poŝtelefonoj. Alia malavantaĝo de la julo estas ke troa akcento de religio povas krei limojn inter homoj.

Post la diservo estas jula manĝo. Mi ne scias kiom da porkoj donas sian vivon por la ripaĵo de la jula vespero. Tio estas la plej kutima manĝaĵo en la plej festa tago de la jaro, kvankam mi konas neniun kiu amegas ĝin. La ripaĵo kontribuas al la detruo de la vespero ĉar ĝi dolorigas la stomakon. Kaj dum longa tempo poste oni devas plori pro la ekstraj kilogramoj kiujn oni pezas post malsaniga jula manĝado kaj pasivado. Se la porkhaŭto ne sufiĉe krakas, la kuirintino (jes, plej suferas la inoj pro la julo) ĉiam memoros. Infanoj neniam forgesas la konduton de ebriaj familianoj. Mi povintus skribi plurajn artikolojn prila jula manĝaĵo - sed la spaco limigas.

La plej komika el ĉiuj julaj komikaĵoj venas post la manĝaĵo. Nome la jula arbo. Kvankam la lando estas plenplenplena de pinoj, la danoj kultivas amason por ke ĉiuj norvegaj hejmoj havu almenaŭ po unu. Ĝin oni ornamas per amaso da brilaĉaĵoj aŭ infanfaritaj paperaĵoj - kaj oni iras ĉirkaŭ ĝi kaj kantas al ĝi kaj pri Jesuo. La jularboj eĉ kaŭzas sanproblemojn - precipe alergiajn, ĉar ili estas plenaj de fungoj kaj kemiaĵoj.

Ankaŭ aliaj julaj plantoj havas tiajn proprecojn. Sed eĉ alispecaj ornamaĵoj havas malbonan influon sur mia fizika kaj psika sanstato. Ili kolektas multe da polvo - kaj estas pli ol kutime senfantaziaj. Se oni kombinas gnomojn, anĝelojn, korojn kaj stelojn kun la koloroj ruĝa, verda kaj ora - oni trovas 90 % de la julaj ornamaĵoj. Ili kutimas malbeli. Kaj kandeloj brulmortigas homojn ĉiun jaron - kaj senhejmigas eĉ pliajn.

La plej problemplena julaĵo tamen estas la donacoj. La vorto donaco havas pozitivan sonon. Oni donas por feliĉigi siajn karajn - por montri amon ktp. Kompreneble neegoisme. Tamen tiu bonkora tradicio kaŭzas pli da problemoj ol da feliĉoj. Kiam oni donacas jule, la emocia flanko de la donacado tute dronas. Estas tro da aĵoj, tro da personoj kaj tro da mono- kaj da tradicia devo. Ofte la ricevanto ne ĝojas pro la donaco. En nia socio preskaŭ ĉiuj povas mem aĉeti tion kion ili volas (almenaŭ je kutima juldonaca preznivelo). Kaj kompreneble oni scias mem plej bone kion oni bezonas, ŝatas kaj volas. Do estas iom neracie ke aliaj homoj aĉetu.

La plej grava manko - almenaŭ inter junaj personoj en urboj, estas spaco en la hejmo. Kaj tiu spaco des pli mankas ju pli oni plenigas la hejmon per donacoj. La moro ke malpermesatas fordoni aŭ forĵeti la donacaĵojn igas la problemon pli akra. La rezulto de la ĝentilaj donacoj estas hejmo tro plenplena de aĵoj en tre diversaj stiloj. La rezulto: malbela ĥaoso.

Alia problemo pri donacoj estas ke ili multege kostas. Oni diras ke estas la penso kiu gravas. Sed ĉiuj scias ke temas pri malfacila ludo en kiu gravas ke la donacoj estu ĉirkaŭ samvaloraj. Kvankam oni ĉiam provas aspekti dankema, la mienoj ne povas kaŝi ke ambaŭ partoj sentas la situacion nefeliĉa se oni malsukcesis. Tiu kiu donis la malpli valoran estas devigata doni donacaĵon kiu almenaŭ samvaloras kiel la ricevita venontjare - kaj tiel komenciĝas nerompebla spiralo. Se oni havas malmulte da mono, la kapo eĉ pli doloras.

Tre akceptata alternativo kompreneble estas fari la aĵojn mem. Sed oni devas uzi sufiĉe multan tempon por ke la donaco iĝu samvalora kun aĉetaĵo en tiu ĉi neebla societa ludo.

La donacado ankaŭ estas minaco kontraŭ la medio; pro la rimedoj kiujn oni foruzas, pro la transportado, pro la rubaĵo poste. Suferas ankaŭ sklavoj kiuj kreis la donacojn kaj multe de la manĝaĵo, kaj la bestoj. Tamen min plej iritas aktivuloj el la mediprotekta movado kiuj ĉiun jaron atakas paperan kovraĵon ĉirkaŭ juldonacoj - kaj petas nin doni librojn - por savi la medion. Ili vere malpurigas la psikan medion.

Ĉu vi nun havas sufiĉe multajn argumentojn por bojkoto?

Sinjorino Kontraŭ-Julo deziras al vi kiel eble plej feliĉan julan tempon!

(0) komentoj

Internasjonal nyttårsfeiring? 

Internacia Seminario finner i år sted for 48. gang i Tyskland. Denne gangen i Wetzlar nord for Frankfurt/Main fra 27.12.2004 til 03.01.2005. Temaet i år er «Kulturaj diversoj - problemoj kaj perspektivoj». Ungdommer fra hele verden vil forelese, diskutere og arbeide i grupper over temaet. Vanligvis er det også kurs for nybegynnere. Men - det er juleferie og nyttår, så det blir også fest og moro; pub, café, diskotek, nyttårsball... Det er enda ikke for sent å melde seg på. Mer informasjon og påmeldingfinner du på http://www.esperanto.de/is/eo/2004/.

Signe Christophersen

(0) komentoj

15.9.04

Internasjonalt møte i Oslo 

22.-25. oktober møtest medlemmene i arbeidsgruppa for prosjektet Interkulturo i Oslo. Norsk Esperanto-ungdom er vertskap og deltakarane kjem frå heile Europa. Prosjektet har fått meir enn 160 000 kroner i støtte frå ulike ungdomsfond.

(0) komentoj

31.7.04

Verdskongressen går mot slutten 

Verdskongressen til det internasjonale esperantoforbundet finn stad i Beijing 24.-31. juli 2004. Her deltar om lag 2000 esperantotalande frå eit femtitals land.

Kan du litt esperanto og vil vite kva som går føre seg på i Beijing denne veka, har me to råd til deg:
1) Lytt til Radio Polonia, (last ned frå nettet eller høyr på kortbølgje), sjå http://www.osiek.org/aera/
2) Les Libera folio, http://www.liberafolio.org

(1) komentoj

21.7.04

Studrondo en Oslo (ne nur por gejunuloj)  

Ĉu vi loĝas en Oslo kaj volas praktiki Esperanton kune kun junaj kaj
junecaj homoj? Ekzistas studrondo pri Esperanto ĉi-urbe kiu kunvenas ĉ.
du fojojn monate en Vegeta Vertshus en la urbocentro. Kontaktiĝu kun ni
se vi interesiĝas pri tio!

(0) komentoj

20.7.04

160 000 kroner til samarbeidsprosjekt! 

Den statlige norske Barne-, ungdoms- og familieforvaltningen, i samarbeid med EUs støtteprogram "Ung i Europa" støtter prosjektet «Interkulturo» med 163 420 kroner (EUR 20 000). Prosjektet starter offisielt i september og er et samarbeid mellom den internasjonale lærerorganisasjonen ILEI, Verdensorganisasjonen for unge esperantotalende (TEJO) og Norsk esperanto-ungdom (NJE) og seks andre nasjonale esperanto-ungdomsorganisasjoner. Les mer om «Interkulturo» hos http://www.interkulturo.net eller kontakt Heming Thorbjørnsen på heming@ikso.net for mer informasjon.

La norvega registara komisiono, Barne- ungdoms- og familieforvaltningen
(BUFA), subtenos, kunlabore kun la EUa subtenprogramo por junulaj
neregistaraj organizoj, «YOUTH», la projekton «Interkulturo» per 163 420
kronoj (EUR 20 000). La projekto oficiale komenciĝos en septembro kaj
estos realigata de ILEI, TEJO kaj E@I kunlabore kun NJE kaj ses aliaj
landaj sekcioj de TEJO. Legu pli pri «Interkulturo» ĉe
http://www.interkulturo.net aù kontaktu Heming Thorbjørnsen ĉe
heming@ikso.net por pli da informoj.

(0) komentoj

19.7.04

Alvoko al junaj esperantoparolantoj  

NJE de tempo al tempo, ses ĝis ok fojojn jare, bezonas personojn kiuj
povas reprezenti la organizon kiel partoprenantoj de seminarioj pri plej
diversaj temoj en plej diversaj lokoj. Ĝuste nun estas planita dulingva
seminario (en la angla kaj Esperanto) pri projekt mastrumado en
Strasburgo, Francio, en oktobro, kaj dum 2005 estos aranĝataj tri
kulturaj interŝanĝoj de po kelkaj tagoj en diversaj eùropaj urboj. NJE
kutimas repagi ĉiujn kostojn al partoprenantoj de fakaj seminarioj kiam
ili estas reprezentantoj de NJE.

Do, se vi ŝatas vojaĝi kaj ŝatus
vojaĝi senkoste, kaj samtempe plialtigi vian Esperantonivelon kaj trovi
multajn amikojn en Esperantujo, montru vian intereson per retpoŝto al
<nje-estraro@esperanto.no>. Bonvolu mencii vian naskiĝdaton, kiujn
lingvojn vi parolas (okaze de plurlingvaj seminarioj), kiajn temojn vi
plej ŝatus prilabori seminarie, kaj vian plenan adreson. Viajn informojn
ni metos en datumbazo de interesatoj, kaj ni kontaktos vin kiam ni ekscios
pri taùga seminario por vi. Ĉu vi diras, ke vi ne sufiĉe bone regas
Esperanton por partopreni seminariojn? Mensogo! Se vi komprenas tiun ĉi
tekston, vi certe taùgos ankaù kiel aktivulo de NJE kaj TEJO!

Heming Welde Thorbjørnsen, prezidanto

(0) komentoj

13.7.04

Seminario en Sarajevo 21-28 Marto 2004 

En Sarajevo E@I kaj ILEI organizis seminarion pri kvar diversaj temoj
samtempe: Interkultura lernado, Esperanto-instruado, projektmastrumado kaj
la projekto «Interkulturo». Ĉiuj parto prenantoj lernis pri interkultura
lernado kaj la projekto «Interkulturo», sed elektis krome inter
projektmastrumado kaj esperantoinstruado.

Por NJE partoprenis du personoj, Espen Stranger-Johannessen kaj Heming Welde
Thorbjørnsen, kiuj ambaù partoprenis la instruadan kurson. La seminario estis ege
interesa kaj amuza, kiel kutime ja estas seminarioj por la esper antojunularo!

Raportis Heming.

(0) komentoj

This page is powered by Blogger. Isn't yours?