<$BlogRSDURL$>

3.3.05

Internacia semajnebrio 

Har du lyst til å ta del i eit internasjonalt esperanto-arrangement? Ikkje heilt sikker? Då er kanskje denne skildringa av nyttårsfeiringa under «Internacia Seminario» i Tyskland det som skal til for at du legg i veg.

Fidelaj legantoj de IND eble memoras mian priskribon de Germania*,
junulara Esperanto-aranĝo «Internacia Seminario» (IS) antaŭ tri jaroj
(jarŝanĝe 2001-2002 en Rottenburg an der Wümme, proksime de Bremen).
Post la ĵusa julo mi denove kaptis la okazon ĉeesti unu el la plej
grandaj junulararanĝoj de Esperantio. Ĝi okazontis inter la 27-a de
decembro 2004 ĝis la 3-a de januaro 2005 en tute alia parto de ĉi granda
ĝermana lando, nome en Wetzlar en Hessen (landero de Frankfurt, proksime
de Luksemburgo).

Malgraŭ certaj malbonaj spertoj de mia unua IS - serĉu
mem en via magazina stokejo! - mi eksentis vojaĝemon, kaj iomete la
ĉiaman timon «perdi ion spertindan». Certe ja okazas pli da
eksterordinaraĵoj en tipa IS ol dum tipa silvestra nokto en mia infanaĝa
Sauda.

Unu plendon mi jam havas: la ek-dato. En niaj tradiciemaj Nordiaj socioj
oni ja ofte plucelebras julon eĉ post la 26-a, kaj ĉiukaze malfacilas
por multaj Nordianoj atingi IS ĝustatempe sen ekiri dum la dua jultago.
Mi ekiris la 28-an, kaj alvenis frumatene la 29-an, jam perdinte du
tagojn. Kial ne antaŭenigi la aranĝon je 2-3 tagoj? Multaj homoj ja venas
al IS nur por silvestrumi, kaj tiuj kiuj emas plion kutime havas kelkajn
tagojn en januaro antaŭ ekoj de laboro kaj studado.

Tro ofte mi forgesis la praktikajn aspektojn de kunveno. En 2001 mi aŭdace
pertrajnis tra suda Norvegio kaj Jutlando, apenaŭ eltenante la plej
malvarman nokton de mia vivo en la stratoj de Hirtshals. «Frostinta infano
timas glacion», per revortigo de la norvega proverbo, kaj ĉi-foje mi
(ŝajne) agis pli prudente.

Intertempe ja invadis Eŭropon RyanAir, tiu mirinda, preskaŭ-senpaga avikompanio!
Paginte malpli ol mi kutime pagas por vojaĝo inter Sauda kaj mia studurbo Bergen, mi flugis ekde HaugesundLondonen, kaj de Londono al Frankfurt. Mi povus verki himnon pri RyanAir.

Ĉio pasis glate kaj senprobleme (kaj mi eĉ sidadis en la 13-a seĝaro -
kies superŝildon oni ŝanĝis al «14» ĝuste pro tia superstiĉo!). Nura
iritaĵo estis la plurhora atendo en flughaveno Stansted, kie la
informisto solnur parolis koknean dialekton kaj ŝajnis suspekti ĉiun
neAnglon pri planado de terorismaj atencoj. Male mi certe povus verki
elegion pri Germanaj* trajnstacioj dumnokte decembre. Aĉas la noktaj
konektoj al etaj lokoj, kaj dum la fruaj horoj ne estas ie ajn por sidi
krom ekstere. Mi tro frostis por vere dormi, kaj mi finfine alvenis la
junulargastejon matene la 29-an en sufiĉe zombia stato. Dua plendeto: la
organizado estis tro fuŝa, kaj mi devis atendi ĝis tagmezo por havi
propran liton. La revojaĝo estis pli terura, kaj rehejme en la domo de
mia familio en Sauda mi ekvomis.

Simple spertenda
Ĉu tamen indas iri al IS? Certe jes! Vojaĝado, dormado ktp. estas tute
flankaj aferoj. La etoso de tia Esperanto-aranĝo dum ties plej bonaj
momentoj estas neskribebla, simple spertenda. Rerenkonti malnovajn
geamikojn el ĉiaj landoj kaj ekrenkonti novajn plene kompensas ĉiun
penon atingi la ejon.

Interparoli Esperante kun Hispanoj, Rusoj, Angloj
sen ke iu havas lingvan superecon je la aliaj, nekredeble bonsentigas
onin. La vortoj tiom nature fluas kaj elbuŝiĝas kun senco tiom proksima
al la intenco.

Mi iam legis eseon de Odd Børretzen, kie li priskribas
okazon, kiam li kiel juna viro dormis en sama ĉambro kiel iu
ne-norvegino. Børretzen tiam kuraĝigis sin kaj demandis Angle al la
junulino: «Why don't you lie down here in the bed with me?» (aŭ
similaĵon, mi citas laŭ memoro; Esperante tio estas «Kial vi ne ekkuŝas
ĉi tien en la liton kun mi?») Esee komentas Børretzen, ke tion li neniam
kuraĝus diri per la Norvega. Legante tion, mi ekpensis ke Børretzen
neniam lernis Esperanton. Per tio mi ne volas diri, ke mi en Wetzlar
trovis min en ĝuste tiu situacio :-), nur ke mi ofte sentas ke mi pli
libere esprimas min per Esperanto ol per aliaj lingvoj. Aŭ eble estas io
en Esperantio, senkonsidere de lingvo. Mi ankoraŭ ridete rememoras la
Bamban de IJK en Svedio en 2003, kie tiom nervoze vang-kisetis la lokaj
gejunuloj, kaj tiom ŝmace kisadis la Esperantistoj!

Esperantlingva regeo
Kelkaspekte ĉi IS montriĝis malklimakso kompare kun tiu de 2001. Mi tute
ne tiom dancis, eble ĉar la diskoteko tro malgrandis, aŭ, espereble ne,
ĉar mi ĉi-foje portis tri pluajn jarojn surŝultre. Ankaŭ La Bamban oni
tre malmulte ludis. La partoprenantaro estis pli homogene Eŭropa ĉi-jare,
kun manpleno da Amerikanoj, unu ekzila Afrikano, kaj neniuj Azianoj aŭ
Oceanianoj.

Ankaŭ ĉeestis miaopinie tro da maljunuloj en laŭdire «junula»
aranĝo. Sed tio estas daŭra problemo en Esperantaj junulararanĝoj -
homoj amuziĝas kaj ŝajne ne volas agnoski la tempopason, asertante ke
«mi sentas min kiel deksepjaraĝulino» kaj simile, kvankam ĉiuj aliaj
povas vidi ke temas pri sepdekjaraĝa damo. - La menciita Afrikano ne
estis iuajnulo, sed Dennis Rock Tamba, l'unua stelo sur la regea ĉielo de
Esperantio. Ĝis nun preskaŭ tute mankis Esperantlingva regeo, sed nun
ankaŭ tiu truo ŝtopiĝis. Li kaj lia bando «La Rolls» faris laŭ mi brilan
spektaklon, kiu dancigis proksimume ĉiujn per freŝa mikso de Eŭropa roko
kaj Afrik-stila regeo.

Nature ankaŭ okazis aliaj distroj. Mi interalie estis unu tagon ekskurse
en Marburg, interesa urbo kun morda decembra frosto, kaj spektis bonegan
Japanan desegnofilmon «Mia najbaro Totoro» kun Espaj subtitoloj. Kaj nun
mi preskaŭ preteratentas ke fakte estis seminario. Laŭ mia malnova PIV
«seminario» havas du signifojn: 1. Lernejo, kie oni instruas la
kandidatojn al la pastreco. 2. En instituto, altlernejo, fakultato ks,
praktika kurso, en kiu la instruado estas miksita kun diskutoj inter
malgrandaj laborgrupoj. - Ĉar ne multe pastrecis la konduto de la
partoprenantaro, plej proksimas la dua difino, kvankam ja troviĝis pluraj
kursoj kaj prelegoj, kaj ne ĉiuj vere praktikaj.

Kiel ĉiuj IS ankaŭ la jena havis «temon», kiu kiel ĉiam estis io pri kulturo. (Kombinu du
hazardajn radikojn el la aro kultur', komunik', divers', problem', lingv',
politik', demokrati', ekologi', kaj vi havos taŭgan IS-temon.) Mi ne multe
rimarkis la temon - mi parte partoprenis kurseton pri la interesa
planlingvo Toki Pona, aŭskultis strangan prelegon pri Korsiko (historio,
politiko), kaj ĝenerale dormis dum pasis la temaj programeroj.

Miatakse la tuta afero pri «seminario» funkcias nur kiel preteksto por libere
drinki kaj amindumi dum semajno. Iuj prelegoj vere estas interesaj, sed ne
pro ili homoj el foraj landoj vojaĝis tiom longe. Nomi ĉi plilongigitan
silvestran feston «seminario» (kaj ne fari kiel la Francoj kun sia
«Festo») vere estas ruza truko, komparebla al la multaj drinkejoj
nomiĝantaj «La Oficejo» ks: Tio donas pli da seriozeco kaj akcepto (kaj
subtenmono!) al neseriozaĵo: [Telefona voĉo:] «Kie vi estas?» - «Mi
estas en La Oficejo!»/«Mi estas en seminario!»

Tuttagnoktan aliron
Super ĉio la jarŝanĝa aŭ silvestra festo. L'etoso leviĝis, homoj
portis siajn plej bonajn kunportitajn vestojn, kaj ĉiuj, eĉ la
memzorgantoj, havis tutnoktan aliron al grandioza, frida bufedo. Surprize
bongusta spite al ĝia antaŭpreparo en junulargasteja kuirejo. Kaj
kompreneble forglitadis grandaj kvantoj da mmm-a Germana biero...

La plej amuza afero estis ke ĉiuhore ekde la deka vespere ĝis la sepa matene iuj
homoj tostis kaj interdeziris «Feliĉan novan jaron!» Tiel ĉi ni memoris
pri la jarŝanĝoj en ĉiu horzono kie loĝis partoprenantoj, komencante
per la rusia nova jaro kaj finante per la Meksika.

Je la Germania kaj Norvegia horloĝbato 0:00 ĉiuj freneziĝis, kaj
raketoj eksplodis ekstere. Tamen malpli ol kutime, supozeble pro la cunama
katastrofo en Azio.

Kiel lastfoje mi volas fini per riproĉo de la Norvegaj junaj
esperantistoj. Kie vi estis? Kiel vi povas maltrafi tian gravan
Esperanto-aranĝon? Estis surprize multaj Danoj tie, kaj mi ĝoje
krokodilis kun ili. Mi kutime sentas min pli Dana ol Norvega, kaj iel
estas honto por NJE ke mi estis ĝia sola reprezentanto tie. Do, venu,
venu homoj, al la venonta IS! Vi ne pentos.

Bjørn A. Bojesen
* Mi ĉiam skribas gentonomojn kaj ties adjektivojn kun komenca majusklo.
BB

(0) komentoj

This page is powered by Blogger. Isn't yours?