<$BlogRSDURL$>

14.4.05

Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) denove en Finnlando 

La duan fojon sinsekve okazos KEF en Helsinko, pli precize inter la 16a
kaj 23a de julio ĉi-jare. Sume eblas diri, ke estos bonaj bandoj,
interesaj verkistoj kaj multe da kultura umado, en kiu ankaŭ aktive povos
partopreni «ordinaraj» vizitantoj.

Temo estas «Korpo kaj kulturo», kaj la
aranĝantoj listigas 30 kialojn por veni al KEF somerferie: Dolchamar (eĉ
akustike!), Esperanto Desperado, JoMo kaj Liberecanoj, Alejandro
Cossavella kaj Porkoj, Flavio Fonseca, Martin Wiese, Ĵomart, Nataŝa kaj
Karina, Timo Väänänen kaj elektra kanteleo, Liisa Viinanen kaj «preskaŭ
tutvespera esperanta opero», Fraŭlino Barlaston, nova finna teatra grupo,
Arnau Torras, Duplustro, Floreal Martorell, Jorge Camacho, Sten Johansson,
Anja Karkiainen, David-Emil Wickström, ŝamana vespero en finna naturo,
filmodublado, voĉouzado, esperanta karaokeo kun viva bando, filmoj kaj
teatraĵoj, komiksekspozicioj, korpolingvo, erotika poezio, viroj kaj
virinoj de literaturo, ĉiumatena aerobiko laŭ espomuziko, diskotekoj kaj
ĉiunokta dancado, aparta infana programo kaj dum-KEFa infanvartejo.

Laŭ tiu ĉi programo, KEF estos granda konkuranto al IJK kaj UK por tiu
kiu nur volas unu esperantoaranĝon ĉeesti ĉi-somere. Trovu pliajn
informojn ĉe www.esperanto.fi/kef2005/

(0) komentoj

13.4.05

Volapüg aperas nun ankaŭ surpapere 

Volapüg estis ĝis nun reta humorgazeto, konsultebla ĉe www.volapug.net.
Ĵus aperis la kvara numero, kiun vi povas perkomputile frandi.
Kiel novaĵo, parto de la enhavo aperas ankaŭ surpapere kaj mendeblas de
la retpaĝo por 2 eŭroj plus sendokostoj.

Internacie humorumi ne facilas, ja tiom malsamas la scioj, moroj kaj
kulturaj kadroj de diverslandaj esperantoparolantoj. La volapüg-a
redaktantaro francdevenas, sed provas fari filmojn, bildstriojn kaj
anekdotojn ridigajn por tutmonda publiko. Almenaŭ mi ridetis multfoje
legante la tri unuajn numerojn, kaj invitas vin ĝui kaj ilin kaj la nun
ĵus aperintan freŝaĵon!

Bård

(0) komentoj

12.4.05

Pollando invitas al IJK 

Første veka i august kan du ta del i verdas største og mest spennande esperantoarrangement for ungdom: Internacia Junulara Kongreso, denne gongen i Zakopane i Polen.

Someraj ferioj baldaŭas! Se vi ankoraŭ nenion planas por la unua semajno
de aŭgusto, nepre aliĝu al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos
ekde 31-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto 2005 en Zakopane. Pri la planoj por
la plej grava junulara renkontiĝo dum la jaro rakontas Anna Bichta -
LKKanino, kiu respondecas pri informado.

KION VALORAS SCII PRI LA NUNJARA KONGRESURBO?
Zakopane - loko tre populara ĉe turistoj - troviĝas sude en Pollando, en
Tatry-montaro. Poloj, certe prave, nomas ĝin «la vintra ĉefurbo de
Pollando». Sportemuloj povas tie skii, sledi, neĝtabuli. Tamen la
organizantoj de IJK diras pli: «Zakopane: vintra ĉefurbo de Pollando -
somera ĉefurbo de Esperanto».

La plej grava kaŭzo por elekti Zakopane estis tiu, ke ĝi apartenas al la
plej belaj urboj de Pollando. Ni volas, ke niaj gastoj povu iom sperti la
lokan kulturon, ekzemple rigardi montaran arkitekturon aŭ gustumi
tradician ŝafan fromaĝon oscypek. Krome Zakopane havas tre oportunan
situon, ĝi troviĝas en la centro de Eŭropo, same proksima al
esperantistoj el oriento kaj okcidento.

Oportuna estas ankaŭ la dato! Kiu volas pasigi la tutan feriadon kun
Esperanto, tiu havas nekredeblan ŝancon - oni povas unue partopreni UK-n
en Vilno, poste veturi al Zakopane kaj fine viziti IJS-n en Hungario. Tio
estas absolute unika ŝanco, des pli ke ankaŭ interloka vojaĝado estas
facila!

Fine gravas, ke en Zakopane tute ne estas kuloj... :-)

KIO ESTOS LA NUNJARA KONGRESTEMO?
La temo de nia kongreso estas «Unueco en diverseco» Ni volas diskuti la
plej gravajn aspektojn de egalrajteco - ni interparolos pri lingvoj,
minoritatoj, handikapuloj, religioj... Ne ĉiuj planoj ankoraŭ certas,
sed niaj ideoj estas jenaj: Ni jam scias tutcerte, ke lundo estos la tago
de minoritatoj kaj samtempe tago de Pollando. Ni organizos prelegojn,
kursojn, interkonajn okupojn, ekskurson tra la urbo kaj koncertojn de loka
folklora muzikgrupo kaj pola rok-muzika grupo «Hotel Zacisze» (Ili ne
estas esperantistoj, sed ni volas, ke ili kantu Esperante. Eble ni
sukcesos!)

Mardo estos la lingva tago. De mateno ĝis vespero okazos
multaj prezentoj, pri kiuj ni baldaŭ detale skribos en nia ttt-ejo
(www.tejo.org/ijk). Vespere speciale por ni koncertos muzikgrupo
«Esperanto Desperado». Merkrede okazos tuttagaj ekskursoj. Ĵaŭde ni
prezentiĝos al loĝantoj kaj turistoj en Zakopane - en la urba parko
okazos Lingva Festivalo kaj koncerto de bonkonata franca kanzonisto JoMo.
Poste verŝajne okazos ankaŭ koncerto de iom ekstremeca Esperanta
rokmuzika grupo el Pollando «Krio de Morto». Ni planas ankaŭ elekti «la
reĝinon de Esperantujo». Vendredo estos la tago de religioj kaj teatraj
spektakloj. Sabate temos pri handikapuloj kaj estos la tempo konkludi nian
pripensadon pri «Unueco en diverseco».

VI MENCIIS TUTTAGAJN EKSKURSOJN. KION ONI POVOS VIZITI?
Ĉiu havos kelkajn eblojn. Ni organizos ekskurson al Auschwitz Birkenau -
dummilita hitlera koncentrejo, kie oni ekstermis pli ol unu milionon da
homoj. Alternative oni povos viziti la salminejon en Wieliczka
(Vjeliĉka), kien ekskursis ankaŭ Zamenhof dum UK 1912 en Krakovo. Dum
reveno el la salminejo okazos vizitado de Krakovo, iama ĉefurbo de
Pollando. Krome por naturŝatantoj ni planas organizi ekskurson al la
Nacia Parko de Tatry-montaro.

ONI POVOS PARTOPRENI ANKAŭ DIVERSAJN SEMINARIOJN, KURSOJN KAJ ALIAJN
ALLOGAJN OKUPOJN...
Jes, okazos la seminario «Flugiloj» por junaj instruistoj de Esperanto kaj
ankaŭ «E@I» - seminario pri popularigado de Esperanto en la Interreto. Ni
planas kursojn pri la pola lingvo, gestlingvo, pentrado sur vitro kaj
taiĉio. Ĉiuvespere funkcios kongresaj kafejoj kaj oni povos rigardi
filmojn en E-kinejo. Mi rekomendas al ĉiuj promenojn al Nacia Parko de
Tatry-montaro (kaj la matenan gimnastikon:). Ĉiu devus trovi programerojn
interesajn por si. Kaj evidente dum la kongreso oni povos interparoli en
unu komuna lingvo

KIEL STATAS LA PREPAROJ AL IJK EN POLLANDO?
Dank' al la urbestraro de Zakopane ĉiuj preparoj progresas laŭritme. Nun
ni prilaboras programajn detalojn. Se iu havas ankoraŭ interesan ideon
ligitan kun la temo kaj volas gvidi iun programeron, ni kore invitas! Por
ĉiuj kontribuantoj estos rabatoj. Mi ankoraŭfoje rekomendas viziti la
ttt-ejon www.tejo.org/ijk. Ĝuste tie oni povas aliĝi kaj kreskigi la jam
260-opan grupon da partoprenantoj.

La alta protektanto de IJK konsentis esti la prezidento de Pollando,
Aleksander Kwas´niewski, kiu plenumis jam ĉi tiun funkcion dum IJK 1986,
tiam kiel ministro pri junularo. Nun ni serĉas amikajn amaskomunikilojn,
kiuj volos patroni al la kongreso.

Ni kore invitas ĉiujn esperantistojn el la tuta mondo - venu al Zakopane
inter 31-a de julio kaj 7-a de aŭgusto 2005. Ni kune amuziĝu - espereble
ankaŭ Esperanto iom profitos el tio!

(0) komentoj

This page is powered by Blogger. Isn't yours?