<$BlogRSDURL$>

3.7.05

Rapport fra landsmøtet 

Signe Christophersen fra Oslo er ny leder i Norsk esperanto-ungdom etter landsmøtet på Morokulien 11. juni. Med seg i styret får hun to "veteraner" og to nye styremedlemmer.

Her er rapporten fra landsmøtet:

NORVEGA JUNULARO ESPERANTISTA

Raporto de la ĝenerala kunveno en Morokulien la 11an de junio 2005
Ĉeestis 5 membroj.

1. LA KUNVOKO: aprobita.

2. GVIDANTO DE LA KUNVENO KAJ PROTOKOLANTO: elektiĝis respektive Leif Arne Storset kaj Kai Salvesen.

3. JARRAPORTOJ 2003 KAJ 2004: aprobitaj, sed kun jenaj ŝanĝoj kaj aldonoj:
En la jarraporto de 2003, sub "propraj aranĝoj": "Ĝi okazis en la kabano Streptokåken i Bærumsmarka."

En la jarraporto de 2004, sub "administrado": "NJE havis 24 pagintajn membrojn je 31.12.04 (en 2003: 33)." Ni forigis la frazon "Ĝis nun en 2005 NJE ricevis 7 novajn membrojn", ĉar, kvankam almenaù kelkaj el ili membriĝis en la lasta kvarono de 2004, tio ĉi estas afero de 2005. Sub "internacia kunlaboro": "En Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kovrov, Rusio, partoprenis kelkaj norvegoj, el kiuj unu estas membro de NJE. Neniu reprezentis NJE en la komitatkunsido de TEJO." Redakta ŝanĝo: "NJE jure respondecas pri la duono de la buĝeto de la projekto kaj pri la realigo de la aktivecoj kontraktitaj kun Barne-, ungdoms- og familiedirektoratet, kiu administras la programon YOUTH en Norvegio." Sub financoj: "Kiel la jarkalkulo montras..."

4. JARKALKULOJ 2003 KAJ 2004
JARKALKULO 2003: aprobita kondiĉe ke la kasisto aperigu en ĝi la ŝuldon al la legaco Uhlen kaj ke la revizoro ne havos ceterajn rimarkigojn.

JARKALKULO 2004: ne aprobita. La ĝenerala kunveno opiniis ke estas multaj ne-klaraĵoj rilate al la projekto Interkulturo. Laù la kalkulo ni ricevis 122.565 kr. de YOUTH. Laù la jarraporto la sumo estu 163.420 kr. Al kio ŝuldiĝas tiu malakordo? El la mono ricevita de YOUTH la projekto Interkulturo asignis 6.128 kr. al NJE kiel kompenson pro niaj laboro kaj elspezoj rilate al la monpeto. Devus aperi pli klare en la jarkalkulo ke estas tiel. La sumo indikita ĉe "stønad" en la raporto estas ne tuj komprenebla, ĉar ĝi inkluzivas ne la tutan sumon ricevita de YOUTH, sed la tutan sumon minus la 6.128 kr. Ni traktos la kalkulon denove dum la venonta ĝenerala kunveno.

5. ELEKTOJ
prezidanto: Signe Christophersen (nova en la ofico)
vic-prezidanto: vakas
kasisto: Leif Arne Storset (reel.)
sekretario: Kai Salvesen (reel.)
estrarano: Aleksander Helgaker (nova)
anstataùanto: Judith Parelie Mortensen (nova)
revizoro: Arne Olav Mjøen
vic-revizoro: Kristina Kvamme Nygård

La ĝenerala kunveno lasas al la estraro mem trovi vic-prezidanton. Leif Arne Storset provizore funkcias kiel vic-prezidanto.

Leif Arne Storset estas amaskomunikila kontaktulo (pressetalsmann) de NJE.

6. LABORPLANO
La ĝenerala kunveno diskutis la agadon kaj venis al tiuj ĉi konkludoj:

A. INTERNA AGADO
Ni trovu redaktoron por niaj retpaĝoj kaj zorgu ke ili estos regule ĝisdatigataj. Inter Ni Dirite aperu en ĉiu numero de Norvega Esperantisto. Ni aranĝu ion socialan minimume du fojojn jare (kabansemajnfinoj, kaĉ-vesperoj antaù julo, film-vesperoj...). Ni sendu leteron al la membroj minimume du fojojn jare. Ni instigu niajn membrojn partopreni en Esperanto-aranĝoj kaj ekspluati la ceterajn praktikajn eblojn de la lingvo. Se eble ni ankaù helpu ilin fari tion, ekzemple per komunaj vojaĝoj al eksterlandaj aranĝoj. Ni provu aktivigu la nje-liston.

B. INTERNACIA LABORO
Ni ne prioritatos internacian laboron (aranĝo de seminarioj ktp.), sed daùrigos nian kunlaboradon kun TEJO.

C. EKSTERA AGADO
Ni tenu niajn broŝurojn ĝisdatigitaj kaj klopodu distribui ilin. Ni ne prioritatas proprajn kursojn por komencantoj sed reklamos kursojn aranĝatajn de aliaj. Interreto: vd. sub interna agado.

D. KUNLABORO KUN ALIAJ ORGANIZAĴOJ
Ni tenu kontakton kun aliaj organizaĵoj por doni laùeble bonan servon al niaj memboj. Ni celu informi pri aktualaj aranĝoj okazantaj en lokaj kluboj, en la Studenta Esperanto-Societo kaj aliloke. Ni invitu membrojn de la ceteraj nordiaj junularaj organizaĵoj partopreni en niaj propraj aranĝoj.

7. CETERAJ DECIDOJ
A. La ĝenarala kunveno admonas la estraron lumigi kelkajn flankojn de nia rolo en la projekto Interkulturo:

1) YOUTH (pere de Barne, ungdoms- og familedirektoratet) asignis NOK 163.420 al la projekto. En la jarraporto staras ke ni ricevis tiun sumon, sed laù la jarkalkulo ni ricevis nur NOK 122.565. Kio ĝustas? Ĉu ni eventuale postulu la restaĵon?

2) NJE sendis la plej grandan parton de la sumo al alia organizaĵo en eksterlando (ILEI), kvankam NJE ŝajne ankoraù respondecas pri la tuta sumo. Ĉu ni ricevos ian raporton pri la uzo de la mono? Ĉu Interkulturo havas propran estraron kun kiu ni povas rilati?

B. La ĝenerala kunveno admonas la estraron regule kunveni.

(0) komentoj

This page is powered by Blogger. Isn't yours?