<$BlogRSDURL$>

12.4.05

Pollando invitas al IJK 

Første veka i august kan du ta del i verdas største og mest spennande esperantoarrangement for ungdom: Internacia Junulara Kongreso, denne gongen i Zakopane i Polen.

Someraj ferioj baldaŭas! Se vi ankoraŭ nenion planas por la unua semajno
de aŭgusto, nepre aliĝu al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos
ekde 31-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto 2005 en Zakopane. Pri la planoj por
la plej grava junulara renkontiĝo dum la jaro rakontas Anna Bichta -
LKKanino, kiu respondecas pri informado.

KION VALORAS SCII PRI LA NUNJARA KONGRESURBO?
Zakopane - loko tre populara ĉe turistoj - troviĝas sude en Pollando, en
Tatry-montaro. Poloj, certe prave, nomas ĝin «la vintra ĉefurbo de
Pollando». Sportemuloj povas tie skii, sledi, neĝtabuli. Tamen la
organizantoj de IJK diras pli: «Zakopane: vintra ĉefurbo de Pollando -
somera ĉefurbo de Esperanto».

La plej grava kaŭzo por elekti Zakopane estis tiu, ke ĝi apartenas al la
plej belaj urboj de Pollando. Ni volas, ke niaj gastoj povu iom sperti la
lokan kulturon, ekzemple rigardi montaran arkitekturon aŭ gustumi
tradician ŝafan fromaĝon oscypek. Krome Zakopane havas tre oportunan
situon, ĝi troviĝas en la centro de Eŭropo, same proksima al
esperantistoj el oriento kaj okcidento.

Oportuna estas ankaŭ la dato! Kiu volas pasigi la tutan feriadon kun
Esperanto, tiu havas nekredeblan ŝancon - oni povas unue partopreni UK-n
en Vilno, poste veturi al Zakopane kaj fine viziti IJS-n en Hungario. Tio
estas absolute unika ŝanco, des pli ke ankaŭ interloka vojaĝado estas
facila!

Fine gravas, ke en Zakopane tute ne estas kuloj... :-)

KIO ESTOS LA NUNJARA KONGRESTEMO?
La temo de nia kongreso estas «Unueco en diverseco» Ni volas diskuti la
plej gravajn aspektojn de egalrajteco - ni interparolos pri lingvoj,
minoritatoj, handikapuloj, religioj... Ne ĉiuj planoj ankoraŭ certas,
sed niaj ideoj estas jenaj: Ni jam scias tutcerte, ke lundo estos la tago
de minoritatoj kaj samtempe tago de Pollando. Ni organizos prelegojn,
kursojn, interkonajn okupojn, ekskurson tra la urbo kaj koncertojn de loka
folklora muzikgrupo kaj pola rok-muzika grupo «Hotel Zacisze» (Ili ne
estas esperantistoj, sed ni volas, ke ili kantu Esperante. Eble ni
sukcesos!)

Mardo estos la lingva tago. De mateno ĝis vespero okazos
multaj prezentoj, pri kiuj ni baldaŭ detale skribos en nia ttt-ejo
(www.tejo.org/ijk). Vespere speciale por ni koncertos muzikgrupo
«Esperanto Desperado». Merkrede okazos tuttagaj ekskursoj. Ĵaŭde ni
prezentiĝos al loĝantoj kaj turistoj en Zakopane - en la urba parko
okazos Lingva Festivalo kaj koncerto de bonkonata franca kanzonisto JoMo.
Poste verŝajne okazos ankaŭ koncerto de iom ekstremeca Esperanta
rokmuzika grupo el Pollando «Krio de Morto». Ni planas ankaŭ elekti «la
reĝinon de Esperantujo». Vendredo estos la tago de religioj kaj teatraj
spektakloj. Sabate temos pri handikapuloj kaj estos la tempo konkludi nian
pripensadon pri «Unueco en diverseco».

VI MENCIIS TUTTAGAJN EKSKURSOJN. KION ONI POVOS VIZITI?
Ĉiu havos kelkajn eblojn. Ni organizos ekskurson al Auschwitz Birkenau -
dummilita hitlera koncentrejo, kie oni ekstermis pli ol unu milionon da
homoj. Alternative oni povos viziti la salminejon en Wieliczka
(Vjeliĉka), kien ekskursis ankaŭ Zamenhof dum UK 1912 en Krakovo. Dum
reveno el la salminejo okazos vizitado de Krakovo, iama ĉefurbo de
Pollando. Krome por naturŝatantoj ni planas organizi ekskurson al la
Nacia Parko de Tatry-montaro.

ONI POVOS PARTOPRENI ANKAŭ DIVERSAJN SEMINARIOJN, KURSOJN KAJ ALIAJN
ALLOGAJN OKUPOJN...
Jes, okazos la seminario «Flugiloj» por junaj instruistoj de Esperanto kaj
ankaŭ «E@I» - seminario pri popularigado de Esperanto en la Interreto. Ni
planas kursojn pri la pola lingvo, gestlingvo, pentrado sur vitro kaj
taiĉio. Ĉiuvespere funkcios kongresaj kafejoj kaj oni povos rigardi
filmojn en E-kinejo. Mi rekomendas al ĉiuj promenojn al Nacia Parko de
Tatry-montaro (kaj la matenan gimnastikon:). Ĉiu devus trovi programerojn
interesajn por si. Kaj evidente dum la kongreso oni povos interparoli en
unu komuna lingvo

KIEL STATAS LA PREPAROJ AL IJK EN POLLANDO?
Dank' al la urbestraro de Zakopane ĉiuj preparoj progresas laŭritme. Nun
ni prilaboras programajn detalojn. Se iu havas ankoraŭ interesan ideon
ligitan kun la temo kaj volas gvidi iun programeron, ni kore invitas! Por
ĉiuj kontribuantoj estos rabatoj. Mi ankoraŭfoje rekomendas viziti la
ttt-ejon www.tejo.org/ijk. Ĝuste tie oni povas aliĝi kaj kreskigi la jam
260-opan grupon da partoprenantoj.

La alta protektanto de IJK konsentis esti la prezidento de Pollando,
Aleksander Kwas´niewski, kiu plenumis jam ĉi tiun funkcion dum IJK 1986,
tiam kiel ministro pri junularo. Nun ni serĉas amikajn amaskomunikilojn,
kiuj volos patroni al la kongreso.

Ni kore invitas ĉiujn esperantistojn el la tuta mondo - venu al Zakopane
inter 31-a de julio kaj 7-a de aŭgusto 2005. Ni kune amuziĝu - espereble
ankaŭ Esperanto iom profitos el tio!

Comments: Legg inn en kommentar

This page is powered by Blogger. Isn't yours?