<$BlogRSDURL$>

28.1.04

Pensoj post Universala Kongreso 

Ŝvitas homoj dance. La ritmoj skuas. Fluas biero. Estas vespero en la ĵazklubo de Gotenburgo. Sursceneje pumpas Esperanto Desperado. Ne estas la plej bona bando en la mondo. Sed estas konataj kantoj, niaj kantoj. Kaj mi, kiu preskaŭ neniam dancas, elĵetas min en frenezan moviĝon.

Mi alvenis la saman posttagmezon, por diurna vizito en UK. Estis tute improvizita, ja teorie mi ja jam forlasis la aktivan esperantomovadon. Bonegis tiu posttagmezo. Mi konstatis kiom da bonaj homoj mi fakte konas en la espo-medio. Kia ĝojo freneziĝi sur la koncerteja planko!

La postan tagon mi ĉeestis multajn kongresajn erojn. La UEA-estraro sin defendis antaŭ la publiko, verduloj parolis pri esperantigo de la verdulaj partioj. Mi lernis pri manksaj senvostaj katoj kaj imponiĝis dum aŭtora duonhoro kun Humphrey Tonkin. Troseriozis por mia feriema kapo seminario pri la kongresa temo (jam forgesita, certe temis pri lingvoj, io pri minacoj kaj kiel helpu nia miraklilo). Sume, estis sukcesa viziteto denove en Esperantujo, kiu certigis al mi, ke ne nepre necesas tute forlasi ĉion, kvankam oni ne plu dediĉas sian tutan liberan tempon al esperantumado.

Ĉar mi ja iom foriris. Kial? Eble ĉar mi sentis la eternan ripeton, la regurdon de la samaj sloganoj. Eble ĉar «la fina venko» ne plu tiom gravas por mi. Mi aŭdis la argumentojn, mi diris ilin, sed ne plu kredas. Kaj ne estas alternativo la ekstrema raŭmismo, kun sia Civito, memlaŭdo kaj banala esperanto-naciismo. Tiam restos la hobiaj motivoj, la ĝojo kaj utilo kiujn mi povas havi, komunikante kun homoj de la tuta mondo sentante iun komunecon, miksataj kun pli modesta idealismo: Ke tio ĉi estas eta paŝo survoje al mondo pli egaleca. Tio daŭre gravas, sed gravas ankaŭ aliaj aferoj en la vivo, kaj idealismaj kaj egoismaj.

Estis sukcesa vizito al UK. Sed sufiĉis 30 horoj.

Comments: Legg inn en kommentar

This page is powered by Blogger. Isn't yours?