<$BlogRSDURL$>

18.4.04

Jarraporto 2003  

Her er årsmeldinga for Norsk esperanto-ungdom i 2003.

Antaŭ la jarkunveno la estraro konsistis el:
Bård Hekland, prezidanto
Kai Salve Salvesen, vic-prezidanto
Knut Lyngstad, sekretario
Kjell Heggvold Ullestad, kasisto
Heming Welde Thorbjørnsen, estrarano
Signe Christophersen, anstataŭanto

Post la jarkunveno:
Heming Welde Thorbjørnsen, prezidanto
Bjørn A. Bojesen, vic-prezidanto
Kai Salve Salvesen, sekretario
Leif Arne Storset, kasisto
Signe Christophersen, estrarano
Bård Hekland, estrarano

Estis dum la jaro du estrarkunvenoj (unu antau kaj unu post la jarkunveno), el kiuj unu okazis
telefone. Cetere la estraro kontaktiĝis retpoŝte.

La jarkunveno okazis la 14an de junio, kadre de la landa kongreso de NEL.

NJE havis 33 membrojn je 31.12.03.

Propraj aranĝoj
En aktivula semajnfino 28. feb.-2. marto partoprenis 5 membroj kaj unu ne-membro. La ĉefa
celo de la semajnfino estis ke la membroj reciproke interkonatiĝu. Ĝi okazis en kabano en
Bærumsmarka.

Ni volis "ripeti la sukceson" en novembro – t.e. aranĝi semajnfinon en la sama kabano – sed
apenaŭ venis aliĝoj, kaj ni devis fine nuligi la aranĝon. Anstataŭe niaj estraranoj Signe kaj Kai
invitis al kaĉ-vespero en Kringsjå, Oslo, ĵus antaŭ julo.

Interna komunikado kaj informado
La estraro sendis en februaro, majo kaj novembro leterojn al ĉiuj memboj kun invitoj al niaj
propraj arangoj kaj instigoj partopreni en enlandaj kaj eksterlandaj arangoj.

Inter Ni Dirite aperis kun 2 ĝis 4 paĝoj en ĉiu numero de Norvega Esperantisto. Ĝis la
jarkunveno redaktis ĝin Heming W. Thorbjørnsen, post la jarkunveno la estraranoj
respondecis vice por po unu numero. En IND aperis plejparte movadaĵoj, sed ankaŭ kelkaj
artikoloj pri aliaj temoj.

Kvinpinto ne plu aperadas.

NJE havas retan dissendliston nje-listo@esperanto.no, sed ĝi ne estas multe uzata.

Ekstera informado
La planita NJE-broŝuro tamen ne aperos. Ni anstataŭe uzas simplan, fotokopiitan broŝuron, kiu estas reviziita versio de la malnova "Norsk esperanto-ungdom - for ungdom som vil ut".

Nia retejo bedaŭrinde ne estis regule ĝisdatigata dum 2003.

Internacia kunlaboro
Respondecis pri internacia kunlaboro Heming Welde Thorbjørnsen, kiu estis komitatano A
de NJE en la komitato de TEJO. NJE kunlaboris kun TEJO por aranĝi IJK-n en Lesjöfors, Svedio. Heming Welde Thorbjørnsen kaj Bjørn Boyesen estis anoj de la loka kongresa komitato (LKK) de tiu aranĝo.

En Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Lesjöfors, Svedio, partoprenis 6 NJE-membroj.
Heming Welde Thorbjørnsen reprezentis NJE-n dum la komitataj kunsidoj de TEJO, kiuj
estis aranĝitaj dum IJK.

NJE ankaŭ partnerigis kun aliaj landaj sekcioj de TEJO kaj TEJO mem por aranĝi tri
trejnseminariojn. Unu el la planitaj seminarioj fine ne ricevis monsubtenon kaj ne realiĝis. La
aliajn du realiĝis en marto 2004 en Bruselo, Belgio kaj Sarajevo, Bosnio-Hercegovino.

Financoj
La jarkalkulo de 2003 montras profiton je NOK 1 597. La 31an de decembro NJE havis NOK
20 404,57 en sia bankokonto. El tio NOK 3 650 estas ŝuldajo al Legaco Uhlen pro ricevo de
subvencio por broŝuro kiu fine ne aperis.

Konkludo
2003 estis modere bona jaro por NJE. Ni sukcesis aktivigi sufice multajn membrojn okaze de
nia printempa aranĝo kaj IJK.

Comments: Legg inn en kommentar

This page is powered by Blogger. Isn't yours?