<$BlogRSDURL$>

5.5.04

Tradukhelpo bezonata 

Bezonatas helpo traduki el Esperanto al la norvega ĉe la paĝaro
"lernu!" - senkosta kursejo por tiuj, kiuj volas lerni esperanton per
la reto. Se vi pensas ke vi povus helpi, bv. kontakti Heming Welde
Thorbjørnsen ĉe heming@silisium.net kaj vi ricevos pli da informoj.

Se vi ankoraŭ ne konas la paĝaron, vidu ĉe http://www.lernu.net

81% de la paĝaro jam ekzistas en bokmål, sed ni bezonas ja 100% en kaj
bokmål kaj nynorsk. Kiam la paĝaro estos fintradukita bezonatos daŭre
helpo, ĉar la paĝaro rapide kreskas. Ni bezonas ankaŭ homojn, kiuj
volas esti lingvohelpantoj (gvidantoj de korespondkurso).

Comments:
Mi ja tradukis la restantajn paĝojn, sed daŭre mankas versio en nynorsk. Ankaŭ mankas tradukoj de granda parto de la bildvortaro.
 
Legg inn en kommentar

This page is powered by Blogger. Isn't yours?