<$BlogRSDURL$>

9.7.04

Gustumeti aliajn planlingvojn  

Ĉu vi estas lingvo-ŝatanto? Sciu ke ekzistas multegaj planlingvoj per
kiuj oni povas amuzi sin. Ĉar Esperanto ne estas la sola konstruita
lingvo. Certe, oni malofte aùdas pri la aliaj, sed kelkaj el ili fakte
vivas kaj bonfartas.
 
Ido kaj Interlingua verŝajne estas la du plej vaste uzataj inter la
«konkurenc antoj» de Esperanto. Ambaù havas centojn (eble milojn) da
adeptoj - kaj almenaù kelkdekojn da aktivaj uzantoj. Ido estiĝis kiel
reformita Esperanto, sed ĝi nun vivas propran vivon, kaj la iama
malamikeco inter ĝi kaj Esperanto ŝajnas plejparte historia. La ĉefaj
diferencoj inter la du lingvoj estas ke Ido (iom ne-ekzakte dirite) ne
havas akuzativon, kaj ke ĝi havas iom pli da afiksoj kaj vortradikoj ol
Esperanto (oni diras nacionala kaj kurajoza, kaj decensar anstataù
malsupreniri). Ne ekzistas tiom da literaturo en Ido kiom en Esperanto,
sed Ido ja havas kelkajn bonajn verkistojn. Menciindas precipe la poetoj
Andreas Juste kaj Gonçalo Neves. _La Uniono por la Linguo Internaciona_
aranĝas mondkongreson sufiĉe regule. Ĉi-jare ĝi okazos en Kievo
(Ukrainio).
 
Interlingua estas pli nova ol - kaj iom malsimila al - kaj Ido kaj
Esperanto. Oni lanĉis ĝin en la 1950aj kiel sintezon el la latinidaj
lingvoj (la franca, la hispana, la itala ktp.). Oni eble povas kompari
ĝin kun la norvega skribnormo nynorsk, kiu estas sintezo - ne el apartaj
lingvoj, sed el norvegaj dialektoj. Tial Interlingua estas tuj komprenebla
al iom erudita persono kiu parolas unu el la latinidaj lingvoj. La
Interlingua-parolantoj ŝajnas ne tiom okupataj pri verkado kiom la
Esperantistoj kaj Idistoj. Ili ŝajne pli emfazas ke ilia lingvo estas
praktika ilo en internaciaj - ĉefe eùropaj - forumoj. Kompreneble, ankaù
la Interlingua-parolantoj havas organizaĵon. Ĝi nomiĝas Uniono Mundial
pro Interlingua kaj havas eĉ norvegan sekcion. Notinde por la membroj de
NJE estas ke okazos Interlingua-kursoj en Svedio ĉi-somere, kun renoma
instruisto.
 
Kaj se vi estas el tiuj kiuj estas allogataj de Esperanto ĉefe pro ĝiaj
eksterordinar eco kaj malfamo, ekzistas miloj de multe malpli grandaj
lingvoj. Plej multajn el ili parolas verŝajne nur la inventinto (aù eĉ
neniu!).
 
Kai S. Salvesen

Comments: Legg inn en kommentar

This page is powered by Blogger. Isn't yours?