<$BlogRSDURL$>

10.7.04

TEJO-seminario en Bruselo 29 Februaro-7 Marto 2004 

Raportas Heming W. Thorbjørnsen:
Kunlabore kun la Brusela Komunikad-Centro (BKC) TEJO aranĝis aktivulan
trejnseminarion en Bruselo inter la 29a de februaro kaj la 7a de marto
2004. Partoprenis ĉirkaù 30 junuloj el la tuta Eùropo, kiuj trejniĝis
dum ok tagoj pri projektmastrumado, lobiado, monpetado kaj aliaj valoraj
temoj por TEJO-aktivuloj.

La oficiala temo kaj titolo de la seminario, kiu
estis subvenciata de la fondaĵo «YOUTH» (Junularo) de la Eùropa
Konsilio, estis «Junularaj neregistaraj organizoj: Iliaj rolo kaj ŝancoj
en Eùropo». La ĉefa celo de la seminario estis eduki eùropajn aktivulojn
de TEJO kaj ties landaj kaj fakaj sekcioj pri kiel funkcias la burokratio
de la Eùropa Unio kaj la kunlaboro inter EU kaj la ne-EU-aj landoj en
Eùropo.

Prelegoj pri diversaj fondaĵoj eùropaj, lobiado, projektmastrumado
kaj aliaj «sekaj» temoj estis bonege faritaj tute ne-enuige, kaj
inter blokoj de prelegoj kaj laborgrupoj okazis interesegaj vizitoj al
multaj lokoj, ekzemple la Eùropa Parlamentejo, la organizo FoJE (Forumo
Junul ara de Eùropo) en kiu membras TEJO, kaj kompreneble la multaj turism
aj vidindaĵoj en Bruselo: La granda placo, reĝa palaco kaj multaj pli.
Kaj, kompreneble, kelkaj volis gustumi kiom eble plej multajn de la 3000
diversaj bieroj belgaj - bedaùrinde oni nur sukcesis gustumi ĉirkaù 40
specojn.

Tamen, la seminario estis bonega kaj interesa, kaj la libertempa
amikumado inter la partoprenantoj ankaù ja estis kaj amuziga kaj utila:
Oni povis tre efike trovi partnerojn pri projektoj movadaj, sed ankaù
novajn amikojn kaj eble iom pli ol amikoj... Por NJE partoprenis Heming
Welde Thorbjørnsen.

Comments: Legg inn en kommentar

This page is powered by Blogger. Isn't yours?